Mi estas filo de Gogo kaj Magogo


Mi estas filo de Gogo kaj Magogo,
Mi vane frapegas pordon, muron
Kaj mi vin demandas
Ĉu estas kvita plori sub Karpaton?

Mi venis sur la fama vojo de Verecko,
En mia orelo estas hungara kanto,
Ĉu estas permesata invadi ĉe Deveno
Sur novaj kantoj de nova tempo?

Varmegan plumbon en mian orelon vi muldu!
La nova, la kantisto Vazulo, mi estu,
La novajn kantojn de vivo, mi ne aŭdu,
Min maldelikate, malnoble Piedpremu!

Ĝis tiam mi ploras, estas en suferego,
La kanto flugas sur nova flugilo,
Kaj malbenas ĝin Pustasero,
Ĝi estos tamen nova kaj hungara kanto


作者
翁德雷·厄岱

译者
Sipos Ferenc Norbert

来源

https://www.babelmatrix.org/works/hu/Ady_Endre-1877/G%C3%B3g_%C3%A9s_Mag%C3%B3g_fia_vagyok_%C3%A9n/eo/64779-Mi_estas_filo_de_Gogo_kaj_Magogo


报错/编辑
  1. 初次上传:李大侠
添加诗作
其他版本
添加译本

PoemWiki 评分

暂无评分
轻点评分 ⇨
  1. 暂无评论    写评论